> Averto

La suplementoj de l'vortaro de volapuko

D-ro Arie De Jong (1865, Batavia-1957, Putten) publikigis en 1931 sian Wörterbuch der Weltsprache ĉe Brill en Leyden (Nederlando).
Poste li redaktis serion da suplementoj, kiuj, mi kredas, neniam estis eldonitaj.
S-ro Jean-Claude Caraco, eminenta volapukisto kaj Esperantisto, konfidis al mi la suplementojn 5an, 7an, 9an, 13an kaj 15an, por ke mi ilin tajpu kaj proponu al pli vasta publiko.

Tiuj suplementoj estas nun ĉi tie haveblaj en la formatoj HTML kaj RTF.